Pri

En kiu lingvo tiuj paĝoj estas skribitaj?

Volapuklingve. Jes, vi bone legis, tiu internacia lingvo kreita iom antaŭ Esperanto en la 19a jarcento de la Germana pastro J.M. Schleyer ankoraŭ vivas, reformita en la 30aj jaroj per la Nederlandano Arie de Jong, eĉ se ĝi preterlasis ĉian politikan celon.

Memkompreneble, Volapuko ne plu estas subtenata per movadego kiel dum siaj unuaj jaroj; se Volapukistoj estis eble 1 miliono en 1889, ili estas nur kelkaj dekoj hodiaŭ.

Se vi volas scii pli pri la historio kaj la gramatiko de Volapuko, vi havas multajn elekteblecojn, laŭ la lingvoj kiujn vi parolas. En la angla vi povas legi volapük.com, kiu enhavas kursojn, vortarojn, tekstojn, …; en la franca vi povas legi la paĝon de Wikipédia pri Volapuko, kiu estas kompleta (kaj agnoskita kiel “elstara artikolo”), aŭ la paĝojn pri Volapuko de la retpaĝaro Chez le glossopoète (kun inter alie kurso). Se vi volas diskuti kun Volapukistoj, prefere en Volapuko aŭ en la angla, vi povas aliĝi al la Facebook-grupo de Volapuko, aŭ en Esperanto aŭ Volapuko, al la grupo de la Volapukistoj de la programo Telegram (vidu tiun paĝon).

Kio estas “Vög Volapüka”?

Se vi scias Volapukon, vi povas legi inter alie la retan oficialan revuon de la “Sög Bevünetik Volapüka” (Asocio internacia de Volapuko): Vög Volapüka (La Voĉo de Volapuko).

Estrita de la Ĉifalo Hermann Philipps, la revuo publikigas ĉiumonate gramatikajn konsiliojn, literaturajn tekstojn (ĉu tradukitaj, ĉu originalaj), novaĵojn pri la movado, dekretojn de la Akademio, …, nur en Volapuko.

Estas tiu revuo ke la retpaĝaro en kiu vi estas proponas legi.